From Wikipedia, the free encyclopedia
Cartago estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en okcidenta Kolombio, en departemento Valo de Kaŭko. Cartago estas konata kiel La Vilaĝo de Robledo kaj la urbo plej ĝoja suno.
Cartago | |||
---|---|---|---|
municipo de Kolombio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 210 558 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 755 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 45′ N, 75° 55′ U (mapo)4.7469444444444-75.911944444444 [+] | ||
Alto | 917 m [+] | ||
Areo | 279 km² (27 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cartago, Valle del Cauca [+] | |||
Cartago situas en nordokcidenta parto de la lando en Andoj sur altebenaĵo laŭ rivero. Pereira troviĝas 25, Armenia (Kindio) 35, Manizales 56, Ibagué 83, Santiago de Cali 161, Itagüí 162, Medeĝino (Kolombio) 177, Bello (Kolombio) 181, Soacha 188, Bogoto 203, Neiva 212, Villavicencio 261, Floridablanca 405, Bucaramanga 407, San Juan de Pasto 421, Sincelejo 510, Cúcuta 513, Kartageno (Kolombio) 630, Barranquilla kaj Valledupar po 702, Santa Marta 747 km.
Cartago estis fondita en 1540 fare de hispanoj tie, kie nun Pereira etendiĝas. En 1691 la komunumo translokiĝis al la nuna loko pro konstantaj atakoj de indianoj. La malnova loko estis longe forlasita.
En Cartago oni okupiĝas ĉefe pri agrikulturo, brutobredado, komerco kaj tekstiloj. Menciindas la turismo, krome la urbergo fanfaronas pri "monda ĉefurbo de brodado".
Cartago laŭ latitudo situus en tropika klimato, sed pro sia alto super marnivelo la varmo ne estas troa kaj la urbego havas proksimume konstantan temperaturon 25 °C.
En la proksima Pereira funkcias internacia flughaveno, krome ankaŭ loke funkcias malgranda flughaveno. En la urbego mikrobusoj liveras la pasaĝerojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.