![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Queen_Elizabeth_of_Romania.jpg/640px-Queen_Elizabeth_of_Romania.jpg&w=640&q=50)
Carmen Sylva
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carmen SYLVA, pseŭdonimo de la princino Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied, nomata ankaŭ Elizabeta, reĝino de Rumanio (naskiĝis la 29-an de decembro 1843 en Kastelo Monrepos apud Neuwied (Germanio); mortis la 2-an de marto 1916 en Bukareŝto), estis reĝino de Rumanio (kiel edzino de reĝo Karolo la 1-a) kaj verkistino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Elisabeth_%3B_Queen_of_Romania.jpg/320px-Elisabeth_%3B_Queen_of_Romania.jpg)
Ŝi subtenis la Esperanto-movadon kaj donacis al Rumana Esperanto-Asocio ekskluzivan rajton de tradukado de ŝiaj verkoj. La Historio de Esperanto de Adam Zakrzewski de 1913, p. 138, nomis ŝin "vera esperantistino".