From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlos Hevia y Reyes-Gavilan, n. en Havano, Kubo, 1900 – m. en Florido, Usono, 1964. Hevia estis kuba politikisto, provizora prezidanto de la respubliko en 1934. Filo de Aurelio Hevia kaj Sara de los Reyes-Gavilan, edziniĝis al Elisa Edelmann el kiu naskiĝis tri gefiloj.
Carlos Hevia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de marto 1900 en Havano | ||||
Morto | 2-an de aprilo 1964 (64-jaraĝa) en Lantana | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo vd | ||||
Alma mater | Usona Mararmea Akademio vd | ||||
Partio | Kuba Aŭtentika Revolucia Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Aurelio Hevia (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La 15an de februaro 1934 Carlos Hevia estis elektita de la armeestro, Fulgencio Batista, kiel provizora prezidanto por la malakcepto de Ramón Grau San Martín, li nur regis tri tagojn ĝis kiam estis anstataŭita de Manuel Márquez Sterling.
Hevia disiĝis de Batista kaj konvertiĝis en grava politikisto en la sino de la Aŭtenta Partio, estis ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo inter 1948 kaj 1950 dum la administrado de Carlos Prío Socarrás.
En 1952 Hevia estis elektata de lia partio kiel prezidenta kandidato kontraŭ Roberto Agramonte kaj Fulgencio Batista, tamen, tiuj balotadoj neniam efektiviĝis pro la ŝtatpuĉo de Batista la 10an de marto samjare.
Hevia ekziliĝis al Usono kie ekbatalis kontraŭ la diktatoreco kaj dum la 1960aj jaroj firme opoziciiĝis al la nova (kastrisma) reĝimo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.