Carlo Levi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlo Levi ([Karlo Levi] ; naskiĝis la 29-an de novembro 1902 en Torino, mortis la 4-an de januaro 1975 en Romo) estis itala verkisto, pentristo kaj politikisto
Carlo Levi | |
---|---|
![]() Carlo Levi en 1947 | |
Persona informo | |
Nomo | Carlo Levi |
Dato de naskiĝo | 29-a de novembro 1902 |
Naskiĝloko | Torino |
Dato de morto | 4-a de januaro 1975 |
Mortoloko | Romo |
Mortokialo | pneŭmonito [+] |
Aĝo je morto | 72 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | verkisto, pentristo kaj politikisto |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | itala lingvo [+] |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Premio Viareggio [+] |
Portalo pri Homoj | |
Levi, filo de burĝa juda familio, jam kiel infano interesiĝis pri pentrado, tamen studis medicinon kaj ricevis kuracistan diplomon. Li neniam oficiale praktikis kiel kuracisto. En 1931 li aliĝis al la kontraŭfaŝisma movado itale Giustizia e libertà (justo kaj libero). Pro sia suspektata kontraŭfaŝisma agado li estis arestita en 1934 kaj denove en 1935, post kiam oni kondamnis lin al restado en Grassano kaj poste al Aliano en Basilikato (ĝis majo 1936). Li senpage kuracis malriĉulojn, sed la aŭtoritatoj malpermesis al li tion. En 1936 li estis liberigita pro ĝenerala amnestio okaze de la itala konkero de Adis-Abebo. Li foriris al Parizo kaj revenis al Italio nur en 1941. Oni denove arestis lin kaj enprizonigis lin ĝis 1943, kiam Benito Mussolini perdis la politikan povon en Italio.
El la spertoj dum sia "ekzilo" en Aliano li verkis en 1943 kaj 1944 la romanon Cristo si è fermato a Eboli (Kristo finhaltis ĉe Eboli), kiun li povis publikigi en 1945. La romano kritikas la sen-civilizaciajn kondiĉojn en la kamparaj regionoj de Basilikato, kien "eĉ la mesaĝo de Kristo ŝajnas neniam esti veninta".
Post la dua mondmilito Levi estis aktiva kiel verkisto kaj pentristo. En 1963 li estis elektita kiel italia senatano kaj restis tian ĝis 1972.
Kiam Levi en 1936 rajtis foriri de Aliano, li promesis reveni, sed neniam faris tion en sia vivo. Post sia morto en Romo li tamen estis entombigita en Aliano.
En 1975 li mortis pro pneŭmonio.