![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6a/Carl_Friedrich_Behrens.jpg/640px-Carl_Friedrich_Behrens.jpg&w=640&q=50)
Carl Friedrich Behrens
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Friedrich BEHRENS (naskiĝis en 1701 en Rostock; mortis en 1747) estis germana malkovranto kaj marvojaĝanto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b1/Map_of_Easter_Island.jpg/640px-Map_of_Easter_Island.jpg)
Carl Friedrich Behrens | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1701 (1701-01-01) en Rostock |
Morto | 1-an de januaro 1750 (1750-01-01) (49-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esploristo verkisto ![]() |
21-jara Behrens surteriĝis la 9-an de aprilo 1722 kiel unua eŭropano sur la Paska insulo. La kaporalo el Meklenburgo estis skipano de tri ŝipoj, kiuj sub komando de la nederlanda admiralo Jacob Roggeveen kaj misiita de la okcidenthindia negocsocieto veturis por trovi la sudan kontinenton. La 5-an de aprilo ili ekvidis la polinezian insulon Rap Nui, kiun ili nomis Paasch Eylandt (Paska insulo). Roggeveen mem, kiu estis jam pli ol 60-jaraĝa, neniam surteriĝis sur la Paska insulo.
En 1735 eldoniĝis en Leipzig la vojaĝraporto de Carl Friedrich Behrens. Ĝi tiom famiĝis, ke du jarojn poste okazis nova eldono kaj estis tradukita en la francan lingvon.