From Wikipedia, the free encyclopedia
Carbajales de Alba [karbaĤAles deALba] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Carbajales de Alba estas etimologie tradukebla al Kverkaroj de Blanka (urbo).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carbajales de Alba (stacidomo). |
Carbajales de Alba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 487 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 39′ N, 6° 0′ U (mapo)41.654444444444-5.9969444444444 [+] | ||
Alto | 751 m [+] | ||
Areo | 53,69 km² (5 369 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carbajales de Alba [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 53,4 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 491 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 950 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la komarko apartenis al la Templanoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.