From Wikipedia, the free encyclopedia
Carabias [kaRAbjas] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, preskaŭ enmetita en la provinco Burgoso kaj en ties komarko Ribera del Duero, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. Ĝis 2016 la municipo nomiĝis Pradales, sed en Junio tiujare la municipo decidis ŝanĝi sian nomon al Carabias, kiel plej loĝata loĝloko de la municipo. Tiu alinomigo estis aprobita decembre 2016.
Carabias | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40540 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 3° 40′ U (mapo)41.441911-3.673192 [+] | ||
Alto | 1 189 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carabias [+] | |||
La municipo estas komponita de la unuigo de tri loĝlokoj nome Carabias, Ciruelos kaj Pradales. Ĉiu el ili estis en aparta iama komunumaro, nome la jenaj:
Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 25,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 50 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 20 el jaro 1991.
Ĝi distas 91 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 25 km de Aranda de Duero (Burgos), kaj 30 km de Sepúlveda; ĝi limas kun municipoj Fuentenebro, Honrubia de la Cuesta, Villaverde de Montejo, Valdelasfuentes (Navares de Enmedio), Navares de las Cuevas, Moral de Hornuez, Navares de Enmedio, Encinas, Fresno de la Fuente kaj Cedillo de la Torre.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.