Caprivi-streko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Caprivi-streko (germane Caprivi-Zipfel, angle Caprivi strip; elparolu [ka'pʀi:vi]) estas geografia regiono en nordorienta Namibio. Ĝi estas mallarĝa strekforma elstaraĵo de la namibia teritorio, kiu protrudas ĉirkaŭ 450 km orienten ĝis al la Zambezo-rivero. Ĝia nomo devenas de la germana regna kanceliero Leo von Caprivi.