![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Rioportelezna.jpg/640px-Rioportelezna.jpg&w=640&q=50)
Cabriel
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Cabriel [kaBRJEL] estas grava rivero de la oriento de Hispanio, ĉefa alfluanto de la rivero Júcar. Ĝi estas 220 km longa, havas basenon de 4.754,2 km² kaj averaĝan akvokvanton jaran de 220,82 hm³. Tiu rivero fluas tra la provincoj Teruelo, Albacete, Cuenca kaj Valencio.