From Wikipedia, the free encyclopedia
La sistemo cabildo abierto [kaBILdo] (malferma urba konsilantaro) estis eksterordinara sistemo kunsidigi la loĝantojn de la urboj hispanamerikaj, dum la Hispana koloniado, kaze de urĝa neceso aŭ katastrofoj. Kutime, la koloniaj urboj estis regataj de koloniaj konsilantoj, nome institucioj municipaj integritaj de funkciuloj nomumitaj de la aŭtoritatoj koloniaj, sed kaze de urĝo, la konsilantaro povis kunvoki ja cabildo abierto integrita de la loĝantoj.
En la komenco de la Hispanamerikaj Militoj por Sendependigo la malfermaj konsilantaroj ludis gravan revolucian rolon, kiel organoj de partopreno popola kun rajto por elpostenigi la aŭtoritatojn koloniajn kaj starigi aŭtonomajn registarojn.
Moderne, kelkaj latinamerikaj landoj nomigis cabildo abierto al popola asembleo kunvokita de la municipa registaro kun la celo pritrakti aŭ decidi pri aferoj de publika loka gravo.
La termino translokiĝis al moderna lingvaĵo por aludi al la realigo de malfermaj kunsidoj popolaj kunvokitaj cele decidi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.