From Wikipedia, the free encyclopedia
Cañete [kaNJEte] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Cañete | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Sagrario Ibáñez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 759 (2016) | ||
Loĝdenso | 8,73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 3′ N, 1° 39′ U (mapo)40.041797-1.6490269 [+] | ||
Alto | 1 105 m [+] | ||
Areo | 86,96 km² (8 696 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cañete [+] | |||
La loĝanto nomiĝas cañetero [kanjeTEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 759 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,73 loĝ/km².
Cañete estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, fakte en Serranía Baja, je altitudo de 1.105 m super marnivelo; je 69 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 86,96 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°02′30″N 1°38′56″Ok.
La ĉefa komunikvojo estas la N-420. La vilaĝo troviĝas meze de la vojo Cuenca-Teruel. Oni planis konstrui aŭtovojon ligantan ambaŭ urbojn, sed finfine tio ne eblis pro la altaj kontraŭmediaj sekvoj. Tamen estas bushaltejo por buso al Valencio kun halteblo en Utiel kaj alia al Cuenca. Krome estas malgranda haveno pos helikopteroj por urĝaj aferoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1,841 loĝantoj en 1940 al 759, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cañete, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cañete kie oni falis al la nunaj 759.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Estas bazlernejo, apoteko, kuracistejo, trinkejoj, natura distrejo El Chorreadero, sportejo, naĝejo, hoteloj, kastelo, benzinejo kaj kazerno de Guardia Civil.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.