Củ-Chi-tuneloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tuneloj Củ Chi (elparolata kiel "kuĉi") estas tuneloj en Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamio. Ili etendas 40 km-ojn norden de la centra urbo. Ili estas parto de pli granda reto de tuneloj, kiuj estis konstruataj dum la Vjetnama milito.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/VietnamCuChiTunnels.jpg/320px-VietnamCuChiTunnels.jpg)
Origine la tuneloj estis pli ol 200 km-ojn longaj, sed nun estas konservitaj je nur 120 km. En la tuneloj troviĝis lernejoj, hospitaloj, kuirejoj, dormoĉambroj, salonoj, kaj armilejoj.
Hodiaŭ, la tuneloj estas malfermitaj por turistoj.