Březina (distrikto Svitavy)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Březina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, 9 km okcidente de urbo Jevíčko kaj 17 km oriente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 341 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Březina |
Březina | |||
municipo | |||
Konstruaĵo de municipa ofico, poŝto kaj municipa biblioteko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Březina | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Jevíčko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Suborlica montetaro, Svitava montetaro | ||
Rivero | Malonínský potok | ||
Situo | Březina | ||
- alteco | 420 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 06″ N 16° 36′ 23″ O (mapo) | ||
Areo | 11,63 km² (1 163 ha) | ||
Loĝantaro | 341 (2024) | ||
Denseco | 29,32 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1365 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 23 ĝis 569 43 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 577871 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Březina (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: brezina.imunis.cz/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jevíčko, Rudná, Bělá u Jevíčka, Janůvky, Křenov kaj Slatina.
Origine Březina estis verŝajne ĉeĥa vilaĝo, sed dum koloniigo ĝi estis germanigita. Unue ĝi estas menciita en la jaro 1365 sub nomo Bripper kiel parto de sinjorejo Moravská Třebová. Nomo de la vilaĝo ŝanĝiĝis, ĝi estis Brzezyna, Bryzen, Brzezina, Briesen, Priessen, Brisen, Březina.
Ĝis la jaro 1882 kaj nove de la jaro 1960 estas parto de la komunumo Březina ankaŭ vilaĝo Šnekov. La unua skriba mencio pri Šnekov estas el la jaro 1464, kiam ĝi nomiĝis Dorfflik kaj estis parto de sinjorejo Moravská Třebová. La nomo ankaŭ ŝanĝiĝis - Derflík, Schnockendorffle, Schnekendorf, Dorfel, Šnekow kaj Šnekov.
Ambaŭ vilaĝoj estas prezentitaj en blazono de la komunumo per betulaj folioj (betulo = ĉeĥe bříza, Březina) kaj per helika konko (heliko = ĉeĥe šnek, Šnekov).
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 883 |
1880 | 908 |
1890 | 962 |
1900 | 884 |
1910 | 799 |
1921 | 765 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 671 |
1950 | 416 |
1961 | 644 |
1970 | 588 |
1980 | 547 |
1991 | 425 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 386 |
2014 | 354 |
2016 | 348 |
2017 | 349 |
2018 | 341 |
2019 | 333 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 329 |
2021 | 302 |
2022 | 317 |
2023 | 321 |
2024 | 341 |
En Březina estas baroka kapelo de Sanktaj Roĥo kaj Sebastiano kun prismoforma tureto kaj bulba kupolo, kiu devenas el la jaro 1715 kaj estis rekonstruita en la jaro 1853. Pluaj interesaĵoj estas malnova ŝtona paciĝa kruco el la 17-a jarcento kaj statuo de Sankta Johano Nepomuka.
En Šnekov estas kapelo de Sankta Johano Nepomuka kaj ŝtona krucifikso.
En ambaŭ vilaĝoj estas parte konservitaj originaj bienetoj, ofte ĉarpentitaj, en ĉirkaŭaĵo kelkaj krucifiksoj kaj sakraj plastikaĵoj.
Malantaŭ la vilaĝo estis konstruita natura naĝejo, somere multe uzata.
Tra ambaŭ vilaĝoj gvidas cikloturisma traceo el Křenov al valbaraĵo Letovice.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.