From Wikipedia, the free encyclopedia
Bärenreiter-Verlag estas eldonejo por klasika muziko loĝanta en Kassel. Krom notoeldonoj por muzikistoj la eldonejo ankaŭ tenas ampleksan libroserion. Bärenreiter laborigas 140 dungitojn, la plej multajn el ili en Kassel. Krom tio ĝi tenas filialojn en Bazelo, Londono, Novjorko kaj Prago.
Kiel kuneldonaĵo de Bärenreiter kaj eldonejo Metzler aperas la germanlingva muzikscienca enciklopedio „Die Musik in Geschichte und Gegenwart“. Ankaŭ muziksciencaj jarlibroj kiel ekzemple la Schütz-Jahrbuch apartenas ekde 1979 al la eldonprogramo.
Publikaĵoj de nuntempa muziko ekde la komenco apartenis al la eldonprogramo. Nun la eldonejo publikigas komponaĵojn ekzemple de Dieter Ammann, Beat Furrer, Rudolf Kelterborn, Giselher Klebe, Philipp Maintz, Matthias Pintscher, Charlotte Seither, Miroslav Srnka, Manfred Trojahn kaj Andrea Lorenzo Scartazzini.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.