Bund (Ŝanhajo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bund aŭ Vajtan (simpligita ĉina: 外滩; tradicia ĉina: 外灘; pinjine: Wàitān; IPA: [wâi.tʰán]; signifo: "ekstera riverbordo") estas riverflanka areo kaj protektita historia distrikto en centra Ŝanhajo. La centro estas la eksa Ŝanhaja Internacia Setlejo, kiu daŭras laŭ la okcidenta flanko de la rivero Hŭangpu (Huangpu) en la orienta parto de la distrikto Huangpu. La areo laŭ la rivero alfrontas la modernajn konstruaĵegojn de Luĝjadzŭej (Lujiazui) en la distrikto Pudong. La Bund kutime indikas la konstruaĵojn kaj havenojn laŭ ĉi tiu sekcio de la vojo, kaj kelkajn apudajn areojn. De la 1860aj jaroj ĝis la 1930aj jaroj, ĝi estis la riĉa kaj potenca centro de la fremda establo en Ŝanhajo, funkciante kiel laŭleĝe protektita traktata haveno.