![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/BG_coin.jpg/640px-BG_coin.jpg&w=640&q=50)
Bulgara levo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La bulgara levo (bulgare: лев [lev] = leono) estas la valuto de Bulgario.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/d/dc/1_bulgara_levo_1999_malanta%C5%ADo.jpg/640px-1_bulgara_levo_1999_malanta%C5%ADo.jpg)
Centono de levo nomiĝas стотинка [stotinka], de сто = cent. La nomo levo venas de la bulgara nacia besto, la leono, kiu estis stampita sur la unua moneroj.
Ĝis 1999 validis la (nun tiel nomata) malnova levo (kodo laŭ ISO 4217: BGL). La 5-an de julio 1999 ĝin anstataŭis nova levo (BGN), kies kurzo al la eŭro estas ŝtate garantiita laŭ tiu de la eksa germana marko (1 eŭro = 1,95583 levoj). Cirkulas moneroj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 centonoj kaj de 1 levo, kaj biletoj de 1, 2, 5, 10, 20, 50 kaj 100 levoj.
Bulgario celas al enkonduko de la komuna eŭropa valuto eŭro, kvankam la momento laŭ la stato de 2015 ankoraŭ ne precize fiksiĝis.
Ankaŭ la nomo de la najbarlanda rumana valuto, leŭo, deriviĝas de la vorto por leono.