organo de Bulgara Esperantista Asocio (BEA) From Wikipedia, the free encyclopedia
Bulgara Esperantisto estas la trimonata organo de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), fondita en 1919; formato 24,5 x 16 centimetroj en ~25-paĝaj kajeroj. Redaktoro estas s-ro Georgi Mihalkov. Adreso por korespondado: ĉe BEA - P.K. 66, 1000 Sofio, Bulgario.
Bulgara Esperantisto | |
Kovrilpaĝo de Bulgara Esperantisto, aprilo-junio 2016 | |
revuo | |
---|---|
Speco | movada revuo |
Periodeco | trimonata |
| |
Lando | Bulgario |
Urbo | Sofio |
Posedanto | Bulgara Esperanto-Asocio |
Ĉefredaktisto | Georgi Mihalkov |
Establodato | 1919 |
Prezo | 12 EUR aŭ 10 BGN |
ISSN | 0204-9651 |
| |
En la revuo aperas raportoj kaj anoncoj pri Esperanto-aranĝoj kaj -ekskursoj en la lando kaj apudaj landoj. Estas ankaŭ menciitaj lokaj ĵurnaloj, kiuj parolis pri Esperanto.
Troviĝas resumoj de aparte legindaj artikoloj el aliaj Esperanto-gazetoj kiel La Ondo de Esperanto, Libera Folio aŭ Heroldo de Esperanto.
Meze de la revuo estas 4-paĝa kolora foto-raporto de grupoj, kiuj ĉu estas honoraj membroj ĉu partoprenis en Kongresoj.
Fine estas kelkliniaj recenzoj de esperantaj libroj, anoncoj en la Bulgara pri venontaj Esperanto-aranĝoj kaj la rubriko “Ni kondolencas” pri forpasintaj homoj.
En sia longa ekzistoperiodo ekde 1919 ĝis la dua mondmilito kaj post plurjara postmilita paŭzo denove ĝis nun, la gazeto havis multajn redaktistojn, interalie Asen Grigorov kaj Zahari Zahariev, kaj inter la jaroj 1931 kaj 1933 Simeon St. Ĥesapĉiev.
En 1980 aperis la 50-a jarkolekto, en 2005 sekve la 75-a.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.