From Wikipedia, the free encyclopedia
Bukceno povas esti laŭ PIV antikva trumpeto ĉe la Romanoj kaj duarange ankaŭ (el Buccinum) genro de moluskoj el la klaso de gastropodoj, relative grandaj, konkohavaj, vivantaj ĉe la bordoj en malprofunda akvo.
La buccina aŭ bukceno estis blovinstrumento uzata de la romia armeo. Origine temis pri metala tubo de el 11 al 12 futoj longa, mallarĝa, kiun oni sonigis pere de buŝaĵo kun formo de taso. La tubo espiraliĝis ĉirkaŭ si mem el la buŝaĵo al la plilaŭtilo kun formo de granda C kies strukturo plifortikiĝis pere de transversa tubo kiu trapasis la kurbon.
La muzikisto povis uzi la diagonalan strion por stabiligi la instrumenton, dum la sontubo kurbiĝis supre ĝis esti super liaj kapo aŭ ŝultroj. Ĝi utilis por fari diversajn signalojn en la tendumejo kiel, ekzemple, marki la gvardiperiodojn. Tiu instrumento estis antaŭaĵo de la trumpeto kaj de la trombono.
Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.