municipo en Teruel From Wikipedia, the free encyclopedia
Bueña [BŬEnja] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.
Bueña | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44394 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 43′ N, 1° 16′ U (mapo)40.7084872-1.2672328 [+] | ||
Alto | 1 213 m [+] | ||
Areo | 40,746423 km² ( 407 4.6 423 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bueña [+] | |||
Ĝi estas je 61 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Monreal del Campo kaj la komunika akso de Calamocha al Teruelo (nordokcidente) kaj Argente (sudoriente). La urba kerno estas sur 1213 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248. En 1363 la kastelo, nepra en landlima zono, suferis atakon fare de kastilianoj.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bueña kie oni malaltiĝis el pli ol 400 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj nur 52 loĝantoj.
Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥaraj turo kaj elementoj, ermitejo, kastelo, urbodomo, Muzeo de Reciklado (skulptaĵoj de onĉjo Cesario) kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel montaro Lidón, montopasejo Argente, kuŝejoj de iknitoj kaj arkeologiaj kuŝejoj ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.