Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Budaörs [budaorŝ], germane Wudersch estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, (iam en subregiono Budaörs, kies centro ĝi estis), en Distrikto Budakeszi. La nomo signifas Buda-posteno.
Budaörs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2040 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 29 398 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 246 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 28′ N, 18° 57′ O (mapo)47.46055555555618.957777777778 [+] | ||||
Areo | 23,59 km² (2 359 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Budaörs [+] | |||||
Budaörs situas ĉe montoj, kontaktiĝanta kun Budapeŝto. Ĝi havas fervojon al Vieno, krome aŭtoŝoseojn al Balatono (M7), Vieno (M1) kaj (M0), kiu ĉirkaŭas Budapeŝton. Iam interurba tramo trafikis el la ĉefurbo, nun nur ĉefurbaj aŭtobusoj. Ĝis 1950 tie estis la budapeŝta aerodromo. Nuntempe sportaj flugmaŝinoj uzas ĝin.
En la 17-a kaj 18-a jarcentoj alvenis are ŝvaboj, apogantoj de la Habsburgoj. En 1921 okazis bataleto: eksreĝo Karlo la 4-a vagonare alvenis por fari puĉon. La kontraŭreĝaj fortoj estis malmultaj, kaj ili detruis la relojn. Komenciĝis pafado, sed Karlo diris: sufiĉas el la batalo kaj kapitulacis spite la fortosuperecon. En 1945 okazis longa kaj kruela sieĝo de la ĉirkaŭaĵo. Poste la ŝvaboj estis deportitaj al Germanio.
Dum la socialisma erao are konstruiĝis 10-etaĝaj domoj. Apud la urbo vendejcentro troviĝas. Oni planas metroon el Budapeŝto.
Estas delegito de UEA tie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.