From Wikipedia, the free encyclopedia
Buctzotz estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Buctzotz. La komunumo situas en la nordorienta parto de Yucatán en la regiono 1 "Litoral Oriente", kiu limas al la Meksika Golfo (norde), al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento, al la regiono 2 "Oriente" en la sudo kaj al la regionoj 3 "Litoral Centro" kaj 4 "Centro"en la okcidento. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31006.
Buctzotz | |||
---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97620 | ||
Kodo laŭ | 31 006 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 379 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 6′ N, 88° 21′ U (mapo)21.1-88.35 | ||
Alto | 7 m | ||
Areo | 545,5 km² (54 550 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Buctzotz, Yucatán [+] | |||
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 8379 loĝantojn. El tiuj estis 4196 viroj kaj 4183 virinoj. La komunumo havas surfacon de 545,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 7 metroj super la marnivelo.
En la komunumo jare falas averaĝe 70,5 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,3 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 5109 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4141 scipovis legi kaj skribi kaj 967 personoj estis analfabetoj. Do 18,93% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 7959 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2388 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 30% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.