From Wikipedia, the free encyclopedia
Bryan estas urbo en orienta, meza parto de Teksaso, Usono, en la kantono Brazos. Ĝi estas administra centro de la kantono ekde 1843.
Bryan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 83 980 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 711 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 30° 40′ N, 96° 22′ U (mapo)30.6656-96.3667 [+] | ||||
Alto | 114 m [+] | ||||
Areo | 118,170039 km² (1 181 7.0 039 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bryan, Texas [+] | |||||
Bryan situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la meza parto de Teksaso. Houston troviĝas 148, Austin 167, San Antonio 267, Dallas (Teksaso) 272 km.
La urbo elformiĝis en la 1820-aj jaroj, oni oficiale fondis ĝin en 1855. Oni nomis ĝin post William Joel Bryan, kiu heredis la areon de la urbo fare de sia onklo Stephen F. Austin (fondinto de Teksaso). Bryan kreskis rapide, kiam la fervojo alvenis en 1860. La urbo estas grava agrikultura centro kun kotonkultivado, kortbirda kaj laktoproduktado. En 2009 fajro okazis en kemia uzino kaŭzante negravajn spirajn problemojn. 500 homoj estis evakuitaj.
Bryan havas regionan flughavenon. 3 ĉefvojoj kuras el Bryan (la plej grava al Houston). Trajnoj kuras al al Dallas kaj Houston. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
En Bryan la temperaturo averaĝe varias inter 17-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 36 °C. Inter oktobro-aprilo ofte frostas. Jare pluvas po 1008 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo, malkulminas en februaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.