Brušperk
municipo en la distrikto Frýdek-Místek de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en la distrikto Frýdek-Místek de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Brušperk (germane Braunsberg, ofte ankaŭ nomata kiel Laĥa Bet-Leĥem) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en Moravio, en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono, proksime de cismontaro de Beskidoj. Tra la urbo trafluas rivero Ondřejnice, kiu apartigas ĝin en du partojn. Per sia situo Brušperk troviĝas proksimume meze de teritorio inter Ostrava, Frýdek-Místek kaj Příbor, en regiono nomata Laĥio. La historia kerno de la urbo, enhavanta konservitan gotikan bazplanon, arkadojn kaj historiajn konstruaĵojn, inkluzive de baroka preĝejo de sankta Georgo, estis kiel unika arkitektona elemento proklamita en la jaro 1992 kiel urba memorinda zono. Vivas ĉi tie 4 157 loĝantoj (2024).
Brušperk | |||
germane Braunsberg | |||
urbo | |||
Placo de Johano Amoso Komenio, urba memorinda zono. Okcidenta flanko de la placo kun domoj kun arkadoj | |||
|
|||
Oficiala nomo: Brušperk | |||
Kromnomo: Laĥa Bet-Leĥem | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdek-Místek | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Laĥio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Ondřejnice | ||
Situo | Brušperk | ||
- alteco | 265 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 00″ N 18° 13′ 20″ O (mapo) | ||
Katastro | 10,26 km² (1 026 ha) Brušperk | ||
Loĝantaro | 4 157 (2024) | ||
Denseco | 405,17 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1269 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 44 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598038 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Brušperk | |||
Retpaĝo: www.brusperk-mesto.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stará Ves nad Ondřejnicí, Trnávka, Staříč, Fryčovice, Krmelín kaj Paskov.
La unua skribmencio pri la municipo devenas en la tn. lokumiga dokumento de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg, datita la 6-an de decembro 1269.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 165 |
1880 | 2 938 |
1890 | 3 101 |
1900 | 3 290 |
1910 | 3 277 |
1921 | 2 909 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 123 |
1950 | 2 999 |
1961 | 3 388 |
1970 | 3 392 |
1980 | 3 558 |
1991 | 3 590 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 587 |
2011 | 3 827 |
2014 | 3 929 |
2016 | 4 005 |
2017 | 4 015 |
2018 | 3 992 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 4 024 |
2020 | 4 101 |
2021 | 4 111 |
2022 | 4 149 |
2023 | 4 144 |
2024 | 4 157 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.