From Wikipedia, the free encyclopedia
Brusela cikorio (Cichorium intybus var. foliosum) estas legomo kiu estas kultivata en mallumo. En lumo la folioj verdiĝas pro la klorofilo. Nomiĝas etioligo la bredado en mallumo, por eviti verdiĝon. La detranĉita kapo povas esti manĝata kruda aŭ kuirita.
Brusela cikorio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
|
Brusela cikorio apartenas al cikoriacoj, al kiuj i.a. apartenas ankaŭ salatcikorio kaj endivio (Cichorium endivia var. latifolium).
Antaŭe oni opiniis, ke brusela cikorio havas tre amaran guston. Iuj, precipe infanoj, ne ŝatas ĉi tiun amaran guston. Hodiaŭ (2007) estas specioj de brusela cikorio, kiuj preskaŭ ne plu estas amaraj. Aliuloj tamen tre ŝatas la amaran guston de brusela cikorio.
Oni povas manĝi bruselan cikorion krudan kiel salaton kun pecetoj de pomo kaj aliaj krudaĵoj kaj fruktoj. Aliaj preparmetodoj estas kuirita, fritita aŭ gratenita kun ekzemple ŝinko kaj/aŭ fromaĝo aŭ kun holandezo kiel "krema brusela cikorio". Per kuirado de brusela cikorio kun iom da lakto en akvo oni mildigas la amaran guston.
Brusela cikorio estas dujardaŭra. En la unua jaro oni kultivas la radikon per semado en majo, post kio en aŭtuno oni rikoltas la radikojn. Antaŭe brusela cikorio estis vintrolegomo, kies kreskadon oni forcis, ŝutante sur la radikojn kovran tavolon da grundo. Oni tiam distingis inter malvarma kaj varma forcado. Ĉe varma forcado oni varmigis la fundon sub la radikoj per elektra kurento en metalretaĵo sub la radikoj. Oni uzis ankaŭ hejtajn tubojn kun varma akvo.
Hodiaŭ oni forcas bruselan cikorion dum la tuta jaro.
Brusela cikorio estis hazarde malkovrita ĉ. 1830 dum la separatisma milito kontraŭ Nederlando. Tuj apud Bruselo terkultivisto Jan Lammers en Schaarbeek malkovris, ke la cikoriradikoj, kiujn li kaŝis sub tavolo da sablo, post kelkaj semajnoj ŝosis kaj ke la folioj de la amara radiko bongustas. Li ekhavis la ideon vendi la blankajn foliojn kiel krudan vintrolegomon. La kultivado disvastiĝis ĉirkaŭ Bruselo kaj Leuven.
La nutra valoro de 100 gramoj da freŝa brusela cikorio estas:
Energia valoro | 71 kĴ |
Karbonhidrato | 3 g |
Proteino | 1 g |
Graso | 0,1 g |
Vitamino C | 5 mg |
Vitamino B1 | 0,04 mg |
Vitamino B2 | 0,03 mg |
Kalcio | 20 mg |
Fero | 0,5 mg |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.