From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brunkola cipselo, Cypseloides rutilus, estas nemigranta birdo el la familio de apusedoj, kiu enhavas apusojn, apusetojn, cipselojn, ktp. Tiu loĝas el Meksiko kaj Trinidado sude al Peruo and Bolivio. Ĝi estas unu el la specioj de Cypseloides polemike movitaj el la genro Streptoprocne de la Usona Unio de Ornitologoj AOU (BLI 2004).
Brunkola cipselo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cypseloides rutilus (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Streptoprocne rutila | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu cipselo estas mezgranda specio, 12.7-13.5 cm longa, kun longeca vosto, kaj 20 g peza. La masklo estas nigreca kun elstara ruĝbruna kolumo, kio nomigas la specion. Ĉe inoj kaj nematuruloj la ruĝbruna kolumo estas nekompleta aŭ ne estas. Junuloj diferenciĝas el inoj ankaŭ pro ruĝecaj bordoj de kronoplumoj. La Brunkola cipselo havas chattering alvokon ĉit-ĉit-ĉit.
La Brunkola cipselo manĝas dumfluge flugantajn insektojn, ĉefe flugantajn formikojn, ofte je pli granda alto ol aliaj apusoj. Kvankam reproduktado okazas je ĉiu nivelo kie estas akurataj lokoj, tiu specio kutime manĝas super montetaj arbaroj aŭ pli malfermaj arbaroj je 500 m aŭ plie.
La Brunkola cipselo konstruas neston de koto kaj plantomaterialo (kungluita per salivo) en vertikala surfaco en marĉombra loko ĉeakva, kiel en kavo, sub ponto aŭ simile. La nesto havas formon de platigita konuso, kaj la du blankaj ovoj estos kovataj de ambaŭ seksoj dum 23 tagoj, kun pliaj 40 tagoj antaŭ elnestiĝo. La idoj estas manĝigataj el buloj faritaj el la kolektita predo. Kutime okazas dua ovodemetado.
Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.