From Wikipedia, the free encyclopedia
La lignito aŭ brunkarbo estas tipo de minerala karbo formita pro premado de torfo kaj ligno, iĝante materialo facile diserigebla, en kiu ankoraŭ videblas kelkaj vegetalaj strukturoj. Ĝi estas nigra aŭ malhelbruna kaj ofte prezentas similan teksturon al la ligno, el kiu ĝi devenas.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karbo (apartigilo) |
Ĝia enhavo de karbono varias inter 60 % kaj 75 %, kaj ĝi enhavas multe malpli da akvo ol la torfo.
La lignito estas bruligaĵo mezkvalita, facile bruligebla pro sia granda enhavo de vaporiĝantaj restaĵoj, sed kun varmiga povo relative malalta (inter 10 kaj 20 MJ/kg). Tiu mineralo havas karakteron tian, ke ĝi ne produktas koakson, kiam ĝi brulas en fermitaj ujoj.
Kromaj ecoj estas la relativa maso 1,20 g/cm³ kaj la hejt-valoro de 25,122 ĵuloj aŭ 6,000 kalorioj. La reflektiveco de vitrinito atingas 0,25. Ekzistas gravaj kuŝejoj en Germanio, Usono, Rusio, Grekio, Aŭstralio, Turkio, Pollando, Ĉeĥio, Ĉinio, Hispanio, ktp. Ĝi estas uzata ĉefe por esti bruligata kaj produkti elektron.
La variaĵo nigra kaj brila nomiĝas Gagato; ĉar ĝi estas malmola, oni povas ĝin poluri kaj tajli. Ĝi estas uzata en juvelarto kaj ornamaĵoj.
La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio de Germanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.