La Brunkapa leŭkostikto, Leucosticte australis, estas specio de birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Leŭkostiktoj, kiuj estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.
Brunkapa leŭkostikto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunkapa leŭkostikto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leucosticte australis (Ridgway, 1874) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
blue: reprodukta teritorio; flave: vintrejoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj estas brunaj en kapo (foje pli grizbruna en supra kapo, el okulo al krono), kaj ĉefe dorso kaj brusto kun rozkoloraj areoj en ventro, pugo kaj flugiloj. La frunto estas nigreca. Ili havas mallongajn nigrajn krurojn kaj nigrecan longan forkoforman voston. Ili havas pli brilkolorajn subajn partojn ol la Grizkapa leŭkostikto.
Ties reprodukta habitato estas montopintoj en centra Roka Montaro de Usono. Ili konstruas tasforman neston en kavaĵo surklifa, aŭ reuzas abandonitajn nestojn de Klifa hirundo.
Vintre tiuj birdoj migras mallongajn distancojn al pli malaltaj altaĵoj.
Tiuj birdoj manĝas surgrunde, sed povas flugi por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe semojn el herboj kaj insektoj. Ili ofte manĝas en malgrandaj aroj.
Iam la Grizkapa leŭkostikto, la Nigra leŭkostikto kaj la Brunkapa leŭkostikto estis konsiderataj la sama specio kiel la Tundra leŭkostikto. Sed la Nigra leŭkostikto ne havas brunon en dorso kaj brusto, dum la Brunkapa leŭkostikto ne havas grizon en kapo. Estas la tri nordamerikaj membroj de la genro de leŭkostiktoj.
La populacio de tiu birdo ŝajne malpliiĝas.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Plia legado
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.