From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brovalaŭdo aŭ Duponta alaŭdo (Chersophilus duponti), estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kaj la ununura alaŭdo de la genro Chersophilus. Tiu reproduktiĝas en multe de norda Afriko, el Alĝerio al Egiptio, kaj en Hispanio kaj Francio. Ĝi estas nemigranta loĝanto.
Brovalaŭdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
kapo de brovalaŭdo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chersophilus duponti (Vieillot , 1820) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri birdo de malferma sableca duondezertoj aŭ stepoj kun iom da herbo. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 3-4 ovojn. La manĝo estas semoj kaj insektoj.
Kiel plej parto de aliaj alaŭdoj, la Brovalaŭdo estas nedistingebla specio surgrunde. Ĝi estas 17-18 cm longa, svelta, kun longa kolo, longaj kruroj kaj fajna iomkurba beko. Ĝi havas mallarĝan palan kronostrion kaj malhelan brustostrion.
Estas du rasoj. C. d. duponti de Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko estas ĉefe brungriza supre kaj pala sube. C. d. margaritae, kiu okupas plej parton de la resto de la afrika teritorio, havas ruĝecajn subajn partojn.
Temas pri tre timida specio, kiu forkuras kaŝi se ĝenata. Ties kanto estas naza fajfado, farita ĉefe dum mateniĝo aŭ krepusko.
Tiu palearktisa birdo ricevas duan nomon laŭ la franca naturalisto Leonard Puech Dupont, kiu unue kolektis specimenon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.