From Wikipedia, the free encyclopedia
La Broch de Windwick situas sur terlango de la skota insulo Suda Ronaldsay ĉe la orienta marbordo de la orkada insulo. La vilaĝo havas la nomon Linklater.
Broch de Windwick | ||
---|---|---|
Broch, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 58° 46′ 9″ N, 2° 56′ 22″ U (mapo)58.76916667-2.93944444 | |
Broch de Windwick | ||
En la proksimeco de la Broch de Winwick situas la en la jaro 1901 malkovrata kaj intertempe elfosita terdomo de Windwick. La terdomo estas nur unu el vico de konstruaĵoj elfositaj ekde 2007.
Al tiu broch mankas duobla muro. La ĉ. 5 m dika, masiva muro havas eksteran diametron de 21,5 m kaj internan diametron de 11,3 m. Per tiaj nombroj Windwick estis la pli granda ol la turoj de Gurness kaj Midhowe sur Rousay.
En la sudokcidenta muro de la broch de Windwick estis trovita gutforma ĉelo.
Ĉe la subteretaĝoj oni ĝenerale distingas inter „roke tranĉitaj“, „tere tranĉitaj “, „ŝtone tranĉitaj“ kaj „miksitaj“ subteretaĝoj. La lasta konstruaĵo sur tiu ĉi tereno estis en la rubo de la pli aĝa broch enfosita subteretaĝo. Tiaj konstruaĵoj enfositaj en la restaĵoj de malnovaj broch estas nekutimaj, sed sur la Orkadoj ekzistas kelkaj. Ĝi ofte staras je la komenco de la utiligado de tereno. Ĉi foje la konstruo de la subteretaĝo de Windwick markas la finon. Temas pri sistemo de subteraj tuneloj kaj kameroj respektive niĉoj, kiu en la tero (tere tranĉita) aŭ en la roko (roke tranĉita), el ligno (malofte) aŭ de sekmasonaĵo (ŝtone tranĉita) aŭ miksita konstrumaniero kaj kovrata de ŝtonplatoj kaj lignaj traboj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.