From Wikipedia, the free encyclopedia
Brieva [BRJEba] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Brieva estas etimologie komprenebla eble kiel Vadejo aŭ Kratagejo.
Brieva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40180 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 4° 3′ U (mapo)41.034444444444-4.0533333333333 [+] | ||
Alto | 1 089 m [+] | ||
Areo | 13,7 km² (1 370 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brieva [+] | |||
La loknomo Brieva estis uzita almenaŭ ekde la 13-a jarcento. Teorioj sugestas, ke ĝi devenas de la kelta briva ‘ponto’ aŭ de la latina brevia ‘vadejo’. Sed la ĝusta deveno eble estas en la latina vêpres, is ‘kratago, dorno, rubuso’, kun posta fonetika evoluo vêpra > vebra > vreba > vrieba. Aparte ĝi povus aludi al reloĝado farita el Brieva de Cameros (La Rioja) aŭ Brieva de Juarros (Burgos). Ties etimologia signifo estas tre ofta, pro kio anstataŭ referenco al deveno de reloĝantoj, ĝi povis estis domaro fondita en loko kun rubusoj.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 94 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el la 1900-aj jaroj.
Ĝi distas nur 13 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cabañas de Polendos, Adrada de Pirón, Torreiglesias, Espirdo, Santo Domingo de Pirón kaj Basardilla.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe rura turismo kaj funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.