urbo de Nov-Ĵersejo, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Bridgewater, formale Bridgewater township estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Nov-Ĵerzejo kaj en la kantono Somerset, kaj je tri kvaronoj ĉirkaŭas la kantonan ĉefurbon Somerville. Kvankam ĝi "nur" havas la statuson township, do "urbeta loĝloko", ĝi la la nombro de loĝantoj signife pli grandas ol ĉiuj aliaj lokoj samnomaj en Usono, kiuj grandparte havas malpli ol 1000 loĝantojn: Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 45 977 loĝantoj sur areo de 32,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 414 loĝantoj/km². La loĝloko fondiĝis je la 4-a de aprilo 1749. La loko kutime konsideratas antaŭurbo de Novjorko.
Bridgewater | |||
---|---|---|---|
township of New Jersey (en) vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Nov-Ĵerzejo | ||
Kantono | Somerset | ||
Poŝtkodo | 08807 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 977 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 414 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 36′ N, 74° 36′ U (mapo)40.5931-74.6047 [+] | ||
Alto | 54 m [+] | ||
Areo | 32,51 km² | ||
Horzono | orienta tempo: UTC-5 / somera tempo UTC-4 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bridgewater Township, New Jersey [+] | |||
Bridgewater havas komunan limon kun Bernards, Bound Brook, Manville, Branchburg, Somerville, Bedminster, Warren, Raritan, South Bound Brook, Franklin, Hillsborough, Middlesex kaj Green Brook. Ĝis la urbocentro de Newark estas 44 kilometroj, ĝis la centro de Manhatano 60 kilometroj kaj ĝis la universitata urbo Princeton 30 kilometroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.