Bremgarten ĉe Berno (germane Bremgarten bei Bern) estas urbo komunumo en la distrikto Berno en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3956 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Bremgarten ĉe Berno | |
---|---|
Blazono de Bremgarten ĉe Berno | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
Geografia situo | CH1903: 599906 / 202692 (mapo)46.97537.4374 |
Nombro de loĝantoj | 3956 |
Areo | 1,90 km² |
Alteco | 490 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3047 |
Komunumkodo | 0353 |
Mapo de Bremgarten ĉe Berno | |
Geografio
Bremgarten ĉe Berno situas en la Svisa Mezlando norde de la urbo Berno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la bordo de la rivero Aro.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bremgarten ĉe Berno limas en oriento al la federacia urbo Berno, en nordo al Zollikofen, kaj en nordokcidento kaj okcidento al Kirchlindach.
Trafiko
Per la loka buslinio 21 Bremgarten estas ligita kun la urbo Berno kaj per la linio 33 la komunumo estas ligita kun Worblaufen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bremgarten ĉe Berno datiĝas el la jaro 1180 kiel Bremecart.
En la jaro 1298 Bremgarten estis konkerita de Berno kaj vendita en la jaro 1306 al la Ordeno de Johanitoj, kiu havis residencon en Münchenbuchsee.
En la jaro 1950 la komunumo Bremgarten volas aliĝi al la urbo Berno, kiu tamen malakceptas la peton.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Bremgarten
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bremgarten ĉe Berno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.