rivero en Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Brembo (esperante kaj same itale, Brèmb en la bergama dialekto de la lombarda, variaĵo de la itala lingvo) estas rivero en la regiono Lombardio de norda Italio. Ĝi fluas komplete en la provinco Bergamo.
Brembo | |
---|---|
la rivero en Ponte San Pietro | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Italio |
Longeco | 74 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe la montoj Pizzo del Diavolo kaj Pizzo dei Tre Signori |
- Alteco super marnivelo | 2 142 m |
Enfluejo | Adda |
Geografio | |
Trairataj urboj | Ponte San Pietro, Brembate |
La itinero de la rivero Brembo | |
La Brembo fontas el la Bergamaj Alpoj ĉe la piedo de la monto Pizzo del Diavolo; atinginte Lenna ĝi kuniĝas kun dua branĉo kiu fluas de la montoj de Mezzoldo. Dum ĝia kurso ĝi estas nutrata de multnombraj akvofluoj; tiuj kun plej grandaj fluoj estas la Stabina, Valtorta, Parina, Enna, torento de la valo taleĝa (Val Taleggio) kiu kuniĝas kun la Brembo en la urbeto de San Giovanni Bianco, la Ambrio, torento de la valo Serina kaj la Dordo, rivereto de Isola di Bergamo, tradicia kaj geografia regiono kiu kuŝas inter la montoj kaj la riveroj Adda kaj Brembo.
La Brembo fluas en la Adda proksime de Crespi d'Adda, inter la komunumoj de Capriate San Gervasio, Canonica d'Adda kaj Vaprio d'Adda, ĉe la limo inter la provincoj Bergamo kaj Milano.
Tra la jarcentoj la rivero travivis multajn inundojn, ofte sur katastrofa skalo kiel estis la kazo la 18-an de julio 1987 kiam grandega damaĝo estis kaŭzita al la faŭno kaj loĝlokoj de la rivera valo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.