komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tavanasa-Breil-Brigels (stacidomo). |
Breil/Brigels | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Cadi/Disentis |
Koordinatoj | 46° 46′ 1″ N 9° 3′ 36″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1277 |
Areo | 50,64 km² |
Alteco | 1280 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7165 |
Komunumkodo | 3981 |
Breil/Brigels (la duobla nomo estas dulingva, nome Breil en la romanĉa kaj Brigels en la germana) estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1277 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Breil/Brigels situas ĉe la bordo de la Antaŭa Rejno. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Glarusaj Alpoj. La komunumo konsistas el la frakcioj Breil/Brigels, Danis-Tavanasa, Dardin-Capeder, kaj la vilaĝetoj Vali kaj Cathomen.
La komunumo Breil/Brigels limas en nordo al la iama komunumo Linthal, kiu hodiaŭ estas parto de la komunumo Glaruso Sudo (GL), en oriento al Waltensburg/Vuorz, en sudo al Obersaxen, en sudokcidento kaj en nordokcidento al Trun, kaj en okcidento al Schlans.
Tra la vala pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis/Mustér al la Oberalppasejo. La vilaĝo Breil/Brigels atingeblas per voje, kiu flankeniras norden de tiu vojo. Paralele al la kantona ĉefvojo kondukas linio de Retia Fervojo kun stacidomo en Danis-Tavanasa.
La unua dokumenta mencio de Breil/Brigels datiĝas el la jaro 765 kiel in Bregelo. En la jaro 765 la koira episkopo Tello per sia testamento donacis Breil/Brigels al la Monaĥejo Disentis. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.