![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Charcoal2.jpg/640px-Charcoal2.jpg&w=640&q=50)
Lignokarbo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lignokarbo (aŭ braĝo, karbeto) estas iom karbosimila substanco produktita el ligno. Foje produktis ĝin en la karbigejo la lignokarbistoj, kiuj ofte apartenis al la plej mizeraj anoj de la vilaĝa socio.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri artefarita substanco produktita el ligno. Por solida fosilia brulaĵo rigardu la paĝon Terkarbo. Por terhistoria epoko legu la artikolon Karbonio. Por kemia elemento disponeblas la paĝo Karbono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Karbo (apartigilo). |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Charcoal2.jpg/640px-Charcoal2.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5d/Charbon_de_bois_rouge.jpg/640px-Charbon_de_bois_rouge.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3a/Ogatan%28JapaneseBriquetteCharcoal%29.jpg/640px-Ogatan%28JapaneseBriquetteCharcoal%29.jpg)
La karbigejon oni devis konstrui en konvena loko – en ebenejo ŝirmata antaŭ vento kaj proksime de rojo. La produktado daŭris malpli ol semajnon ĉe mezgrandaj karbigejoj kaj pli ol monaton en grandaj karbigejoj. Oni antaŭe uzis lignokarbon en gisejoj aŭ vitrofarejoj. En Brazilo oni uzas lignokarbon ankaŭ por fabriki ŝtalon, ĉar ne estas ŝtonkarbo tie. Tion oni faris pasintece kaj faras plu ankaŭ aliloke.