Brandenburgia literatura premio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La brandenburgia literatura kaj literatursubtena premio (germane Brandenburgischer Literaturpreis und Literaturförderpreis) estis aljuĝita inter la jaroj 1991 kaj 2001 en la federacia lando Brandenburg de Germanio. En tiu origina formo ĝi ne plu ekzistas. La ĉefa premio inkluzivis donon de 20 000 germanaj markoj. La ĉiujare buĝete disponeblan monon por subteno de literaturo la federacia lando nun interalie uzas por financado de loĝaj stipendioj de artistoj en la kastelo Wiepersdorf, por kiuj povas aliĝi verkistoj kaj literaturaj tradukistoj. Plue la federacia lando ekde la jaro 1994 atribuas mediprotektan literaturan premion.