Brahojos de Medina [braOĥos demeDIna] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.
Brahojos de Medina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47461 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 102 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 5° 3′ U (mapo)41.231111111111-5.0430555555556 [+] | ||
Alto | 759 m [+] | ||
Areo | 27 km² (2 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brahojos de Medina [+] | |||
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 106 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el la 1991.
Ĝi distas 63 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj kuŝas inter El Campillo kaj Bobadilla del Campo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1265, kun la nomo Braoios, estis menciita kiel paroĥo dependa de la Abatejo de Medina del Campo.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento.
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.