nord-ĝermana dio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bragi estas en nord-ĝermana mitologio dio de poetoj kaj poeto de dioj, filo de Óðinn, edzo de Iðunn.
Kiel reprezentanto de Óðinn, Bragi bonvenigas la falintajn heroojn al Valhalo.
Neniu mito pri Bragi estas konata, krom kelkaj strofoj en la poemo Lokasenna en la Poezia Eddo.
Ankaŭ en la kulto, Bragi ludis modestan rolon, sed dum reĝaj entombigoj oni povis fari "Bragi-promeson" pri farontaj elstaraĵoj.
En la arto, Bragi havas longan barbon.
En Gylfaginning, la unua parto de la Proza Eddo de Snorri Sturluson, la aŭtoro skribas ke Bragi estas konata pro sia saĝeco kaj precipe pro sia flua parolado kaj sperta uzado de vortoj, kaj ke li scias multe pri poezia verkado.
La dua parto de la Proza Eddo, Skaldskaparmál, komenciĝas per dialogo inter Ægir kaj Bragi pri la naturo de poezio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.