From Wikipedia, the free encyclopedia
Bozoó [bozoO] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro.
Bozoó | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09219 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 44′ N, 3° 5′ U (mapo)42.726388888889-3.0852777777778 [+] | ||
Alto | 580 m [+] | ||
Areo | 33 km² (3 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bozoó [+] | |||
Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas ankaŭ submunicipojn Portilla kaj Villanueva Soportilla, okupas totalan areon de 33,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 79 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, dum Vitorio estas nur je 52 km.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Bozoó formis parton de la kategorio izolaj loĝlokoj en la partido de Bureba, reĝa jurisdikcio kun vicurbestro.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Estas municipa paŝtejo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de San Julián y Santa Basilisa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.