botanika ĝardeno en Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
La botanika ĝardeno Merano, ankaŭ nomata la Ĝardenoj de kastelo Trauttmansdorff (germane Die Gärten von Schloss Trauttmansdorff, itale I Giardini di Castel Trauttmansdorff), estas Botanika ĝardeno en sudtirola urbo Merano. Ĝi situas je deklivo ĉe la orienta rando de Merano, pro la deklivo la arealo havas altodiferencon de 100 m. Ĝi etendiĝas sur 12 ha kaj ĉirkaŭas la kastelon Trauttmansdorff, en kiu troviĝas muzeo pri turismo Touriseum.
Botanika ĝardeno Meran | ||
---|---|---|
botanika ĝardeno [+] | ||
Lando | Italio | |
Aŭtonoma provinco | Sudtirolo | |
Municipo | Merano | |
Koordinatoj | 46° 39′ 36″ N, 11° 11′ 6″ O (mapo)46.6611.185 [+] | |
Fondo | 1990 | |
Botanika ĝardeno Meran | ||
Vikimedia Komunejo: Botanical gardens in Merano [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La ĝardeno estas malfermita de la 1-a de aprilo ĝis la 15-a de novembro. En 2006 ĝi estis vizitata de 370.000 vizitintoj.
La kastelo estis unuafoje menciita en la jaro 1300. La nobela familio Trauttmansdorff akiris ĝin en 1543. Post formorto de la lastaj familianoj la kastelo pli kaj pli detruiĝis. En 1847 fora parenco (Joseph von Trauttmansdorff, grafo de Stirio) ekposedis la ruinon kaj restaŭradis ĝin per multaj novgotikaj elementoj. Okaze de vizito de aŭstra imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario („Sisi“) la kastelo estis lukse ekipata.
En ĉ. 1900 la kastelo estis vendita al barono Friedrich von Deuster el Würzburg. Post la fino de la unua mondmilito la kastelo estis konfiskata de la faŝisma reĝimo, nomigita „Castel di Nova“ kaj donita al „Opera Nazionale per i Combattenti“, fondaĵo por helpi italajn soldatojn kaj veteranojn. Post la dua mondmilito la kastelo ne estis uzata kaj videble kadukiĝis, ĝis fine en 1977 ekposedis ĝin la regiona administrado de Sudtirolo, kiu fine de la 1980-aj jaroj decidis aranĝi botanikan ĝardenon sur la arealo kaj - post renovigado de la konstruaĵo - priturisman muzeon "Touriseum" en la kastelo.
La aranĝado de la botanika ĝardeno komenciĝis en 1994. La deklivoj plejparte estis ankoraŭ vitejoj, kie kreskis multaj sovaĝe dissemiĝintaj ŝajnakaciaj robinioj. Malgranda arbaro de lanugokverkoj estis integrita en la ĝardenon.
La reinstalado de la ĝardeno kostis 24,7 milionojn da € kaj daŭris sep jarojn. Ĝi estis malfermita en junio 2001. La "turizeo" malfermiĝis en 2003.
La ĝardenoj de kastelo Trauttmansdorff havas areon de 12 hektaroj en alteco de 334 ĝis 438 msm. Trairas ĝin 7 km da vojoj. En la ĝardenoj videblas 5.400 diversaj specioj da plantoj, ordigitaj esence laŭ devena regiono.
Pluraj ĝardenetoj havas specialan temon:
En 11 pavilionoj krome prezentiĝas kulturplantoj el la tuta mondo, sukulentaj kaj sezonaj plantoj. En groto okazas filmo-sona prezentado pri la paleozoiko.
En 2005 la ĝardenoj de kastelo Trauttmansdorff estis nomumitaj la „plej bela ĝardeno de Italio“, en 2006 ili atingis la sesan rangon inter la „Ĝardenoj de Eŭropo“.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.