From Wikipedia, the free encyclopedia
La bosko de Vincennes estas parko lokita oriente de Parizo. Ĝi troviĝas en la 12-a arondismento de la ĉefurbo. Pro areo atinganta 995 hektarojn, la bosko de Vincennes estas la plej vasta verda loko de Parizo. La parko situas apud la kastelo de Vincennes, ĝi enhavas anglan ĝardenon kun 4 lagoj, bestoĝardenon, arboĝardenon, ciklodromon kaj hipodromon.
Bois de Vincennes | ||
---|---|---|
La lago Daumesnil, aŭtune | ||
urba parko • arbaro | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Bosko de Vincennes | ||
Geografia situo | 48° 49′ 48″ N, 2° 26′ 0″ O (mapo)48.832.4333 | |
Lando(j) | Francio | |
Urbo | Parizo | |
Urboparto | 12-a arondismento | |
Geografio | ||
Areo | 995 hektaroj | |
Trajtoj | ||
La proksima komunumo Vincennes, kiam ĝi estis kreita post la franca revolucio de 1789, estis nomita laŭ la bosko (origine Vilcena dum la romia epoko).
La bosko de Vincennes devenas de malnova ĉasada tereno, kiu estis ekskluzive uzita de la reĝoj de Francio. Je la epoko de Filipo Aŭgusto (13-a jarcento), ĝi estis ŝlosita per 12 kilometrojn longa ĉirkaŭmuro. Pluraj reĝaj loĝejoj estis konstruitaj proksime al la bosko, inkluzive de la kastelo de Vincennes. La loko estis poste aranĝita kiel promenejo dum la reĝado de Ludoviko la 15-a.
Laŭ legendo, tie troviĝis la kverko, sub kiu juĝis deliktulojn la mezepoka reĝo Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko).
Post la franca revolucio, la bosko fariĝis areo cele al militista trejnado. Pluraj militistaj konstruaĵoj tiam stariĝis. Nur dum la Dua Imperio de Napoleono la 3-a akiris la bosko de Vincennes sian nuntempan anglamanieran aspekton, ĉefe danke al la inĝeniero Jean-Charles Alphand.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.