Bonnie PARKER kaj Clyde BARROW (1911-1934 kaj 1909-1934) estis fama rabista paro, kiuj legendiĝis pro aŭdacaj kaj spektaklaj konfliktoj kun la polico. Ilin apogis eĉ la usona gazetaro. Bonnie kaj Clyde faris ĉiam malgrandajn rabojn: ili prirabis benzinejojn, restoraciojn kaj malgrandajn bankojn. Ilia predaĵo neniam superis 1500 usonajn dolarojn.

Thumb
Bonnie kaj Clyde

Bonnie kaj Clyde konatiĝis en januaro de 1930. Post lia aresto kaj 20-monata enprizonigo (1930–32), li formis paron kun Bonnie kaj komenciĝis la 21-monata amokkuro. Ili krimis ankaŭ kun aliuloj, ilin perfidis unu amiko. La polico mortpafis ilin la 23-an de majo 1934.

Ilia kunagado estis filmigita en la 1967 filmo, Bonnie and Clyde.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.