From Wikipedia, the free encyclopedia
Bone funkcionanta aŭtismo estas aŭtismo sen intelekta malkapablo.[1][2] Oni povas havi mildajn aŭ severajn simptomojn, precipe en komunikado, kaj per kaj senvorta komunikado, kaj en sociala interago.[3] Ĝi ne estas en DSM-5 aŭ ICD-10.
Bone funkcionanta aŭtismo similas al sindromo de Asperger. Oni pensis pri kategorioj de aŭtismo, do iuj ŝovas ankaŭ sindromon de Asperger tien. Diferencoj estas pli malbonaj lingvaj kapabloj, precipe en infanaĝo.[3][4] Aliaj diferencoj estas:[2][5][6][7]
En aŭtismuloj oftas anksio, kiu estas plej ofta en bone funkcionantaj infanoj kaj adoleskantoj.[8] Alia ofta problemo estas dupolusa perturbo. Psiĥiatriistoj ofte diagnozas obsesivan-kompulsivan perturbon, kiu povas esti aŭtisma simptomo. Oni esploris la ligilon, kaj trovis, ke ĝi estas la serotonino.[9]
Oftas ankaŭ ADHD, sindromo de Tourette, kaj karakteristikoj, kiuj kontribuas al kriminaleco.[9] Tiuj povas esti sociala naiveco, violenco, kaj difektoj de empatioj. Oni bezonas plian sondojn por ekkoni ligilojn inter aŭtismo kaj kriminaleco.[10] Malliberejoj estas tre malfacile eltenablaj por aŭtismuloj, ĉar ili ne havas tempon sen neŭrotipikaj homoj por ripozi. Tiu kaj mallibereco ofte ekigas meltdown, kaj ili povas ataki iliajn gardistojn. En multaj landoj estas ebleco por liberigi pli frue, se oni memtenis sin bone. Aŭtismuloj ne povas memteni sin bone, ĉar ili ofte havas meltdown; do ili devas resti tien pli longe, ankaŭ se tiu estas malpli bona ĉirkaŭaĵo por ili.
Bone funkcionanta aŭtismo estas aŭtismo sen intelekta malkapablo. Teorie ankaŭ neparolantaj aŭtismuloj povas esti bone funkcionantaj, sed oni opinias, ke ili funkcionas malbone, ĉar ili ne parolas. Oni taksas raton de malbone funkcionantan aŭtismuloj inter 40 kaj 55%.[11]
Oni konas malmulte pri kaŭzoj de aŭtismo, sed oni trovis anomaliojn en iuj regionoj de cerbo. Regionoj de sociala cerbo estas en amigdalo, en superior temporal sulcus, en fusiform gyrus kaj orbitofrontal cortex. Oni trovis anomaliojn ankaŭ en caudate nucleus; oni opinias, ke tiu estas ligita al restriktiva konduto. Aliaj kialoj povas esti atipikaj ligoj inter cerbaj regionoj kaj signifika pligradigita kvanto de griza materio.[12]
Estas opinioj, ke vakcino, nome MMR (morbilo, mumpso, rubeolo), povas kaŭzi aŭtismon. Oni pensas tiun laŭ esploro de Andrew Wakefield. Oni montris, ke tiu estas ne vera, la sondo estis falsita; sed la kredo disvastigis. Parentoj volis antaŭmalhelpi aŭtismon per vetado de vakcinado de iliaj infanoj, kaj ili riskis malsanojn, kiuj povas ekigi intelektan malkapablon aŭ morti la malsanulon. Por refuti la fraŭdon oni faris esplorojn en pli landoj, ekzemple en Japano kaj en Usono.[13][14]
Oni povas rekoni bone funkcionantan aŭtismon post 35 monata aĝo, pli frue ol sindromon de Asperger, laŭ lingva kaj parola evolvo. Oni uzas la plej bazajn simptomojn de aŭtismo: konstantaj deficitoj de sociala komunikado, socialaj deficitöj, kaj restriktiva kaj repetitiva konduto.[3][15] Ĝi ne estis oficiala kategorio; ĝi ne estas en DSM-4; oni devis priskribi ĝi per aŭstismo sen inteligenta malkapablo. Ankaŭ DSM-5 ne enhavas ĝin; oni povas elekti el tri niveloj de aŭtismo.[16]
Oni havas multan formojn de terapioj, kiuj povas esti utilaj por diferencaj homoj.
Oni ne havas medicinojn kontraŭ aŭtismo, sed povas uzi tiujn por akompanaj simptomoj, kiel deprimo, ankscio, kaj iuj nedezireblaj kondutoj.[17] Sed oni preferas aliaj metodojn.[18]
Se la ulo ne parolas por komuniki, li povas uzi aliajn metodojn. Tiu enhavas skribadon, imagojn, metakomunikadon, interaktivajn ilojn kaj komputilojn.[16] Por aŭtismuloj estas metakomunikado kaj signolingvoj malpli uzeblaj ol aliaj metodoj. Oni preferas la kartan sistemon nominata PECS, kiu enhavas kartojn kun imagoj. Uzantoj lernas, ke ili povas kombini imaĝojn, por fari pli longajn sentencojn.[19] Tiuj povas helpi lerni legi kaj skribi.
Lingva terapio helpas uzi lingvon.[20] La celoj estas diferencaj, akomodantaj al statuso de ulo. Iuj devas lerni, ke oni povas uzi parolon por komuniki. Aliuj devas kompreni metaforojn, kaj aliajn ilojn. Aliuj povas lerni paroli pli bele. Iuj kun sindromo de Asperger povas pligrandigi ilian vortaron. Ĉiu en la spektro povas lerni, kiun oni diras en diferencaj situoj.[21] La terapio kunordigas meĥanismon, signifikon kaj sociala uzado de parolo.[19]
Okupa terapio helpas lerni ĉiŭtagajn kapablojn, kiel movado kaj higienio. Tiuj kapabloj estas integritaj en ilia vivo hejme, lerneje, kaj laboreje. Oni povas lerni akomonodi lian ĉirkaŭaĵon al liaj kapabloj.[22] Ĝi helpas pli partopreni en vivo de homo en ilia ĉirkaŭaĵo.[19]
Aplikita sintenado celas instrui per premioj kaj punoj al aŭtismuloj,[23] kiel sinteni en neaŭtisma ĉirkaŭaĵo.[24][25] and diminishing problematic behaviors like eloping or self-injury[26] Oni preferas premiojn, ĉar punoj povas plimalbonigi situojn.[27] Laŭ Usona Pediatria Akademio ĝi estas la plej utila metodo. Aŭtismulaj aktivistoj diras, ke tiu trejnado ne lasas la infanojn sinteni naturale, kaj parolas pri maltoleranco de neŭrotipa socio.[28]
Sensora integrado helpas adaptiĝi al diferencaj stimuloj. Iuj auxtismuloj estas tre sensiblaj al iuj stimuloj, ekzemple al lumo aŭ sonoj, kaj ne reagi al aliaj, kiel esti alparolita.[29] Estas metodoj, kiuj uzas muzikojn, aŭ iujn ludilojn, kiujn aŭtismuloj amas por ilia ripeteco, kiel balanciloj, pendoliloj kaj plonĝtabuloj.[19]
Aktivistoj kritikas labelojn pri funkciado, precipe la malbone funkciantan labelon, kiu plimalbonigas ekspektojn pri infano, do li evolviĝos malpli.[30] Estas aliaj kritikoj, ke aŭtismuloj povas funkcii malsame en malsamaj tagoj. Ekzemple post traŭmo oni funkcias pli malbone, li povas ankaŭ perdi sian laboron, kaj longe ne trovi novan.[31] Prefere oni dirus aŭtismo kun aŭ sen intelekta malkapablo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.