Bolbano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bolbano estas metodo por milda kuirado aŭ duonlikvigado de manĝaĵoj, laŭ kiu oni mergas ujon enhavantan la varmigotan manĝaĵon en bolantan likvon (plej ofte akvo). Tiel eblas malrapide kuiri manĝaĵojn, kiuj ne toleras tro rapidan aŭ tro alttemperaturan varmiĝon: ekzemple, ĉokoladon.
Tiu sistemo utilas ankaŭ por revarmigi jam kuiritajn pladojn kaj ne damaĝi la koncernan ujon al kies surfaco povus gluiĝi la manĝaĵo, kuiri flaŭnojn, prepari konservaĵojn per tradicia neindustria metodo, kaj tiel plu.
La historio de tiu ĉi kuirtekniko estas neklara. En multaj lingvoj ĝi havas nomon devenantan el la latina esprimo Balneum Mariae [BALneŭm maRIe] (kiu signifas "bano de Maria").
- Kategorio Bolbano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kuirarto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |