From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bosko de Boulogne (france bois de Boulogne) estas parko lokita en Parizo. Ĝi troviĝas en la 16-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bois-de-Boulogne (exo). |
Bois de Boulogne | ||
---|---|---|
La "supra lago" (lac supérieur) en la Bosko de Boulogne | ||
urba parko • arbaro | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Parizo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 49″ N, 2° 15′ 8″ O (mapo)48.8634732.252197 | |
Lando(j) | Francio | |
Urbo | Parizo | |
Urboparto | 16-a arondismento | |
Geografio | ||
Areo | 846 hektaroj | |
Trajtoj | ||
La bosko kovras vastan areon (proksimume 846 hektaroj) okcidente de Parizo, kaj konsistigas unu el la plej gravaj "pulmoj" de la ĉefurbo. Ĝi estas multe pli granda ol la Central Park de Novjorko aŭ ol Hyde Park en Londono. Antaŭ homa aranĝo, anstataŭ la bosko ekzistis la forsto de Rouvray.
Kore de la bosko, oni povas viziti la parkon de Bagatelle, sed ankaŭ menaĝerion aŭ vintroĝardenojn. Sed la bosko de Boulogne estas ankaŭ famkonata pro la nokta ĉeesto de prostituitinoj.
La Ĝardeno de alklimatiĝo (france Jardin d'acclimatation [ʒaʁdɛ̃ daklimatasjɔ̃]) estas 20 hektarojn vasta amuzparko por infanoj kun bestoĝardeno, kaj aliaj allogaĵoj lokita en la norda parto de la Bosko de Boulogne.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.