![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Bohuslav_Fuchs.jpg/640px-Bohuslav_Fuchs.jpg&w=640&q=50)
Bohuslav Fuchs
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bohuslav Fuchs (naskiĝis la 24-an de marto 1895 Všechovice – mortis la 18-an de septembro 1972 Brno) estis ĉeĥa arkitekto, urboplanisto kaj teoriisto de grava influo kaj eŭropa signifo. Unu el la ĉefaj pioniroj de la moderna arkitektura internacia stilo. Per sia matura, frumoderna kaj eksterordinare ampleksa verkaro li influis evoluon de la ĉeĥa arkitekturo same kiel maturiĝadon de la moderna arkitekturo en la internacia kunteksto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Bohuslav Fuchs | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1895 (1895-03-24) en Všechovice |
Morto | 18-an de septembro 1972 (1972-09-18) (77-jaraĝa) en Brno |
Tombo | Centra Tombejo en Brno ![]() |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio ![]() |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Prague (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Infanoj | Kamil Fuchs (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto urbanizisto dezajnisto instruisto pedagogo universitata instruisto ![]() |
Fermi
Li realigis pli ol 150 konstruaĵojn, el kiuj kelkaj, kiel ekz. hotelo Avion, pavilono de la urbo Brno kaj banejo Zábrdovice (ĉiuj en Brno) aŭ la termonaĝejo Verda Rano en Trenčianske Teplice apartenas al ĉefverkoj de la modenra epoko.