From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bluokula tukano (Ramphastos vitellinus) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra plumaro kaj kiu troviĝas en humidaj kaj sekaj arbaroj de Trinidado kaj de tropika Sudameriko tiom sude kiom ĝis suda Brazilo kaj centra Bolivio.
Bluokula tukano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bluokula tukano (Ramphastos vitellinus culminatus) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ramphastos vitellinus (Lichtenstein, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La subspecioj estis iam konsiderataj separataj specioj, sed ĉiuj interreproduktiĝas libere kie ajn kie ili kuniĝas. Tiuj estas la Flavborda tukano (R. culminatus; nune R. vitellinus culminatus), la Citrongorĝa tukano (R. citreolaemus; nune R. vitellinus citreolaemus) kaj la Ariela tukano (R. ariel; nune R. vitellinus ariel). Tamen, la subspecio R. v. ariel estas pli proksima al R. v. culminatus ol al la nomiga, kaj estas de kelkaj jam konsiderata proksima al statuso de distinga specio. Kiel R. v. ariel estis priskribita antaŭe kiel R. v. culminatus, se oni konsideras ĝin separate ili iĝus Ramphastos ariel ariel kaj R. a. culminatus respektive. Estas ankaŭ izolita populacio en orienta Brazilo. Ili aspektas tre similaj al, kaj estis tradicie konsiderataj parto de R. v. ariel, sed molekulaj analizoj sugestas, ke ĉar ili estis izolitaj dumlonge kaj temas pri nepriskribita separata subspecio posible estas eĉ separata specio (Weckstein, 2005).
Kiel aliaj tukanoj, la Bluokula tukano estas brile kolora kaj havas grandan bekon. Ĝi estas tipe 48 cm longa kun beko de 9–14 cm.
Kie ajn la distribuado de la subspecioj kuniĝas, estas komunaj individuoj kun ecoj intermezaj kompare kun la priskribitaj rasoj pro hibridiĝo. Kelkaj el tiuj intermezaj populacioj ricevis iam statuson de subspecio, ekz. theresae por la populacio de nordorienta Brazilo kaj pintoi por populacioj en sudcentra Brazilo (ambaŭ estas intermezaj inter culminatus kaj ariel).
Bluokula tukano troviĝas en arbaroj. Preferas humidajn regionojn, sed loke etendiĝas el pli sekaj regionoj (especiale laŭlonge de riveroj). Ĉefe en malaltaj teroj, sed loke ĝis altitudo de 1700 m.
Tiu ĉi neotropisa specio estas arborema kaj fruktomanĝanta, sed manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn, ekz. insektoj, etaj reptilioj kaj ovojn kaj idoj de aliaj birdoj. La voĉo estas raŭka kriop kriop kriop.
Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. La ino demetas blankajn ovojn en alta nekovrita arbokavaĵo. Estas periodo de 18 tagoj antaŭ ovodemetado, kaj ambaŭ gepatroj kovas dum 15 aŭ 16 tagoj. Tamen, ili povas esti senpaciencaj kovuloj, ofte abandonante siajn ovojn nekovritajn dum horoj. La tukanidoj restas en la nesto post eloviĝo. Ili estas blindaj kaj nudaj post eloviĝo, kaj ties okuloj malfermiĝas post ĉirkaŭ 3 semajnoj. Ili havas mallongajn bekojn kaj specialajn kuzenojn en la kalkanoj por protektiĝi el la aspra grundo de la nesto. La plumoj ne aperas antaŭ kiam ili estas preskaŭ 4 semajnaj. Ili estas malkapablaj lasi la neston dum ĉirkaŭ 8 semajnoj, dependaj de ambaŭ gepatroj kiuj manĝigas ilin. Post tio, la idoj povas zorgi sin ili mem. Ili ekelnestiĝas post 40 al 50 tagoj, depende de ties grando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.