From Wikipedia, the free encyclopedia
Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj aŭ UN-pactrupoj, familiare blukaskuloj estas nomataj trupoj sub la komando de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiujn la ŝtato-membroj de UN metis je dispono de UN por pacon kreantaj aŭ gardantaj misioj (angle peacekeeping).
Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo | |||||
packonserva armeo | |||||
Komenco | 1956 vd | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Tiu korpuso estas milita, polica kaj civila korpo apartenanta al Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝia rolo estas helpi landojn en konflikto atingi pacon.[1] Ĝi helpas, inspektas kaj kontrolas areojn, en kiuj finiĝis konflikto, por certigi, ke la partioj plenumu la kondiĉojn por fini la konflikton, aŭ en iuj kazoj, en areoj, kie UN petis ĉesigi la konflikton.
Por la armitaj misioj de Unuiĝintaj Nacioj necesas decido de la Konsilio de Sekureco de UN. Oni distingas observan mision, pac-gardantan mision kaj pacigan mision laŭ ĉapitro VII de la UN-ĉarto.
Ekde 1948 ili luktas en diversaj konflikt-regionoj de la mondo. La blukaskuloj ricevis la Nobel-premion pri paco en 1988 por sia engaĝiĝo por gardi mondan pacon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.