From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blufrunta ruĝvostulo aŭ Blufrunta fenikuro (Phoenicurus frontalis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli.
Blufrunta ruĝvostulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blufrunta ruĝvostulo, masklo ĉe Himaĉal Pradeŝ, Barato
Blufrunta ruĝvostulo, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phoenicurus frontalis (Vigors, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La specifa parto de la scienca nomo frontalis aludas al la frunto, ĉar vere ĝi estas la plej rimarkinda karaktero kaj distingilo, ĉar montras tre brilan bluan koloron, kiu etendiĝas ne tiom brile kaj iom malhelblua al la resto de la kapo, gorĝo, nuko kaj supra dorso. La subaj partoj, la resto de la dorso kaj la pugo estas helruĝoranĝaj. La ruĝeca vosto, karaktera de la genro, en tiu specio montras supre nur ruĝecajn eksterajn vostoplumojn dum la centraj estas malhelbrunaj kaj preskaŭ nigrecaj. La flugiloj estas brunaj.
Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.