From Wikipedia, the free encyclopedia
La blokado de la Arcaĥa Respubliko en 2022 kaj 2023 komencis la 12-an de decembro 2022, kiam azerbajĝanaj fortoj blokis la Laĉinan koridoron, la nuran restantan vojon al kaj el la Arcaĥa Respubliko. La areo blokita estas la sekcio inter la urbo Ŝuŝo kaj vilaĝo Daŝalti (azerbajĝane Daşaltı, armene Քարին տակ) - tiu sekcio estas sub la mandato de la pacmisio de la Rusia Federacio. Reprezentantoj de Azerbajĝano asertas ke la homoj blokantaj la koridoron estas "ekologiaj aktivuloj,"[1][2] kvankam la vereco de ĉi tiu aserto dubindas ĉar pri la blokantoj konatas malmulte ĝis neniu aktivado en ekologia aktivismo[3] kaj dum la blokado montriĝas etno-naciistaj simboloj kaj sloganoj anstataŭ ekologiaj.[3][4]
La Sanministerio de Arcaĥo raportis, ke kiel rezulto de la fermo de la vojo liganta Arcaĥon kun Armenio tra Azerbajĝano, translokigo de arcaĥaj civitanoj kun gravaj sanproblemoj al Erevano restas neebla. Laŭ la defendanto de la homaj rajtoj de Arcaĥo, pro la fermo de la vojo Arcaĥo-Armenio en la nokto de la 12-a de decembro, 1100 homoj estis surstrate en malvarmaj vintraj kondiĉoj, inkluzive de 270 infanoj. Arcaĥa Informo-Centro raportas, ke kiel rezulto de la fermo de la nura vojo liganta Arcaĥon kun Armenio, kvar municipoj en la provinco Ŝuŝo estas fakte ĉirkaŭitaj. Fariĝis neeble provizi manĝaĵojn, precipe panon kaj farunon, kaj aliajn bazajn bezonojn al ĉi tiuj komunumoj.[5] La 13-an de decembro, Azerbajĝano ĉesigis gasprovizojn de Armenio ĝis Arcaĥo. La 16-an de decembro, oficialuloj de Arcaĥo raportis ke gasprovizoj estis restarigitaj. Arcaĥaj saninstancoj raportis, ke paciento, kiu postulis vivsavan kuracadon, mortis pro la blokado de la Lachin-koridoro tra Azerbajĝano.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.